Zamenhof Ludvik - Fundamento de Esperanto.pdf

(1255 KB) Pobierz
194149291 UNPDF
FUNDAMENTO DE ESPERANTO
Antaŭparolo
Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule pro-
gresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi
neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj
estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj
estintaj, — estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la
ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam
ŝanĝebla Fun-damento de la lingvo. Kiam nia lingvo
estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj
regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al
Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan
sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ
disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente
elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la
fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn
deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed
ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej
severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco
de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia
ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia
regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj
WJ '6/%".&/50%&&41&3"/50
neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia
Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre
gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone
memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu
ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus
tiun principon, estus la komenco de nia morto.
Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de
tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj
kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula
gramatiko ; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro ».
Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis
ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj
delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie ) eĉ la
plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas,
ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj
ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan
kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.
Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane
disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li
neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono,
sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn
fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale
devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiujn neniu
havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian
ŝanĝon aŭ aldonon. Tiel same por ke nia afero bone
progresadu, estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la
plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia
persono, sed ia klare difinita verko . Tial, por meti finon
al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu
esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin
194149291.001.png
"/5"Ĭ1"30-0
WJJ
gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en
formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta
interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis
fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de
ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi
libro . Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj
nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en
tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio,
kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel
malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de
Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj
publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto »,
devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi
verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p.,
estas nur verkoj privataj , kiujn la esperantistoj — se ili
trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero — povas
rigardadi kiel modela , sed ne kiel deviga.
Havante la karakteron de fundamento , la tri verkoj
represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj .
Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko
de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla
parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn , kiuj sin
trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro ».
Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn ; sed se ia
vorto estis erare aŭ nelerte tradukita , mi ĝin lasis en tiu
ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi
jam estus ŝanĝo , kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en
verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento
devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj . La
erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne
194149291.002.png
WJJJ '6/%".&/50%&&41&3"/50
prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la
kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos
la veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli
grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko
de ia vorto, ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la
verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron
de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono
alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la
certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li
perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al
mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi
respondos trankvile : jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas
resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta
dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian
ŝanĝon. »
La « Fundamento de Esperanto » tute ne devas esti
rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de
Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al
tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj
vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn , kiuj estas
eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio
aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone
kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo.
Sed la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la
manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida
dokumento , por ke li bone ellernu kaj per ofta
enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia
lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam
bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn , kiuj devas
troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj
194149291.003.png
"/5"Ĭ1"30-0
JY
reguloj rekomendataj private , kiuj eble ne al ĉiuj
esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas
aprobataj. La « Fundamento de Esperanto » devas
troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta
kontrolilo , kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de
unueco.
Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti
absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia
punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la
penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam
disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de
la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole
konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstate pliboniĝadi kaj
perfektiĝadi ; la netuŝebleco de la fundamento nur
garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados
ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj
ŝanĝado , ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia
ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura , senkonfuza kaj
sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja
kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn,
por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa :
1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam
nun , per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas
rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj
zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama
formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj,
ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo ;
sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone
ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar
nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato
194149291.004.png
Zgłoś jeśli naruszono regulamin